Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Patriota kanto

Mi estas via, ho patrujo,
anime, kore;
kiun mi amus, se mi vin ne
amus fervore!

Vi en preĝej' de mia brusto
altare pompas.
Staru! Mi por vi, se necese,
la templon rompas.

Kaj disfalinte preĝos laste
la brusto jenon:
Ho benon al patrujo, Dio,
ho donu benon.

Mi tamen al neniu diras,
mi ne deklaras,
ke al mi en la tuta mondo
vi pleje karas.

Mi kaŝe sekvas viajn paŝojn,
ĉiam fidele,
ne, kiel la vojanton ombro,
nur belvetere.

Sed, kiel kreskas ombro, kiam
la tag' vesperas,
trist' en mi kreskas, se mallumo
sur vi aperas.

Mi iras al adeptoj viaj,
kiuj glasleve
por via sankta vivo petas
rebrilon reve.

Kaj ĝis la lasta gut' la glason
da vin' mi glutas,
kvankam amaras ĝi... ja larmoj
miaj engutas.